2007年3月19日星期一

Vojo al sukceso

Iu persono demandis saĝulon: "Pardonon! Kiel oni povas sukcesi?"
La saĝulo ridis kaj donis al li arakidon, poste diris: "Pinĉu ĝin forte."
Tiu persono tion faris. La ŝelo rompiĝis kaj arakidsemon restis.
"Frotu ĝin." La saĝulo diris.
Tiu persono frotis laŭ la postulo de la saĝulo. La ruĝa haŭto falis kaj blanka frukto restis.
"Plu pinĉu ĝin per manoj." La saĝulo diris.
Tiu persono pinĉis ĝin forte refoje, sed ne povis rompi ĝin.
"Plu frotu ĝin per manoj." La saĝulo diris.
Certe, nenio falis.
"Kvankam ĝi plurfoje suferis malsukceson, tamen ĝi havas firman kaj neflekseblan kernon, tio estas la sekreto de sukceso." La saĝulo diris.
Ĉiuj sukcesintoj havas neflekseblan persistecon, tio ja estas fonto de sukceso.

没有评论: